La unua sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto” por 2021 estis registrita la 11an de januaro. Same kiel en la 55a programo en ĝi krom la voĉoj de la programgvidantoj Aleksander kaj Halina estas aŭskulteblaj la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el la albumo Vaganto (2020) sonas fine de la programo.

En ĉi tiu programo:

Enkonduko: Ruslanda figursketa ĉampionado

Okcidente de Ruslando: Tri informoj el Kaliningrada regiono

Esperanto-novaĵoj

La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306)

Du ringoj: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro)

Sen superstiĉoj: Kanto de Tim

Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana

Kantas: Tim

Uzitaj referencoj:

Aboni la Ondon: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/

La albumo Vaganto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/1-vaganto.html

Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka. Innehållet i podden är skapat av Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka och inte av, eller tillsammans med, Poddtoppen.