La 17an de majo, dimanĉe aperis la 53a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Post la mallonga enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la evoluo de la koronvirusa pandemio en Kaliningrada regiono, esperante baldaŭan renormaliĝon de la vivo kaj remalfermiĝon de la limoj. Post malgra kolekto de Esperanto-novaĵoj, Halina prezentas la majan jubileanton Trevor Steele, kies amuzan rakonton Libe Fraind Igor legas por vi Aleksander. Fine de la programo vi aŭdos kanzonon de unu plia ĉi-printempa jubileanto – Ĵak le Puil, kiu ankaŭ jubileis en aprilo.

En ĉi tiu programo:

Enkonduko

Okcidente de Ruslando: La pandemio en Kaliningrado

Esperanto-novaĵoj

Trevor Steele jubileas

Libe fraind Igor: Novelo de Trevor Steele (legas Aleksander Korĵenkov)

La kavaliroj de la ronda tablo: Kanto de Ĵak le Puil

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Kantas: Ĵak le Puil

Uzitaj referencoj:

Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/

La teksto de la novelo Libe fraind Igor http://esperanto-ondo.ru/Beletro/Steele1.htm

Intervjuo kun Trevor Steele https://sezonoj.ru/2020/05/steele-3/

Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka. Innehållet i podden är skapat av Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka och inte av, eller tillsammans med, Poddtoppen.