La 18an de oktobro 2020, dimanĉe, aperis la 55a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la voĉoj de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo sonas la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el lia debuta albumo Vaganto (2020) sonas fine de la programo.

En ĉi tiu programo:

Enkonduko

Okcidente de Ruslando: Kaliningrada regiono turisme

Esperanto-novaĵoj

La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305)

Du nomoj: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro)

Alia tago: Kanto de Tim

Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana

Kantas: Tim

Uzitaj referencoj:

Aboni la Ondon: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/

La albumo Vaganto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/1-vaganto.html

Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka. Innehållet i podden är skapat av Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka och inte av, eller tillsammans med, Poddtoppen.