Post kvarmonata paŭzo aperis la 52a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto. Post la enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la stato de la koronvirusa pandemio en la plej okcidenta Ruslanda regiono. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezento de la tre ampleksa printempa eldono de La Ondo de Esperanto kaj de la antologio El la rusa poezio. En la literatura rubriko Halina legas por vi la novelon Kurba de Paulo Sérgio Viana el la printempa Ondo. Same kiel pasintfoje, en la fino de la programo sonas kanzono de de Gijom Armide.

En ĉi tiu programo:

Enkonduko

Okcidente de Ruslando: La koronviruso en Kaliningrada regiono

Esperanto-novaĵoj

La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303)

Nova bitlibro: El la rusa poezio

Kurba: novelo de Paulo Sérgio Viana (legas Halina Gorecka)

Nuda: Kanto de Gijom' Armide

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Kantas: Gijom Armide

Uzitaj referencoj:

Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/

Nenifar' ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.

Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka. Innehållet i podden är skapat av Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka och inte av, eller tillsammans med, Poddtoppen.