En nia 47a podkasto, aperinta du monatojn post la 46a, oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina, kiu rakontas pri du novaj projektoj realigataj en Kaliningrado kunlabore kun partneroj el Litovio kaj Pollando. Poste aŭdu Esperanto-novaĵojn, unu el kiuj sonas en aparta programero – temas pri la proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2018. Sekvas prezento de la du intertempe aperintaj numeroj de La Ondo de Esperanto, kaj en la fino de l’ programo sonas Kristnaska kanto, ja inter la antaŭa kaj la nuna programoj okazis la Gregoriaj kaj Juliaj Kristnaskoj kaj Novjarfestoj.

Uzante la okazon, ni kore dankas al Ronaldo, Ina, Johano, Fritz, ankaŭ al Anna kaj al aliaj samideanoj, kiuj multe helpis nin dum nia kelktaga restado en la ĉefurbo de Germanio.

En ĉi tiu programo:

Enkonduko

Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka

Esperanto-novaĵoj

Hori Jasuo – la Esperantisto de la Jaro 2018

La Ondo de Esperanto, 2018, №12; 2019, №1

Ho, venu vi Imanuel: Kristnaska kanto de Anjo Amika

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Kantas: Anjo Amika (Hungario)

Uzitaj referencoj:

Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/

Demoversio de la decembra Ondo: http://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-290demo.pdf

Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka. Innehållet i podden är skapat av Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka och inte av, eller tillsammans med, Poddtoppen.