Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni registris antaŭ ĉeestantaro dum la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK (okazinta samloke kiel la DLK).
Ne maltrafu la okazon aŭskulti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis!
Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör
Usone Persone. Innehållet i podden är skapat av Usone Persone och inte av,
eller tillsammans med, Poddtoppen.