Jen surpriza (ankaŭ por ni!) ‘bonusa’ epizodo! Dum la Dulanda Kongreso en Toronto, okazis diskutrondo pri podkasto, kiun partoprenis la skipo de Usone Persone, Stela B-M (por Radikala Tenero), kaj Helena Ávila (por BabiBEJO).
Post la diskuto, pluraj spektantoj komentis al ni, ke ni devintus registri la diskuton kiel memstara podkasta epizodo, kaj ni bedaŭris, ke ni tion ne faris.
Do, estis des pli ĝoja surprizo por ni, kiam nia amiko Alekso MILLER informis nin, ke li filmis la diskuton, kaj eĉ poste ĝin muntis!Do, se vi ne venis al Toronto ĉi-jare, ĝuu tiun ĉi kvazaŭ krosoveran* epizodon!
Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör
Usone Persone. Innehållet i podden är skapat av Usone Persone och inte av,
eller tillsammans med, Poddtoppen.