Mi parolas ĉi foje kun Pálma Salomonné Csíszár, kies gepatroj tre gravas por Esperanto-parolantaj familioj. Kial? Ĉar ili estis unu el la fondintoj de la Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj. La unua okazis en 1979 ankoraŭ kadre de alia renkontiĝo, sed en 1980 jam kiel aparta renkontiĝo. Se vi aŭskultis la epizodojn ĝis nun REF estis multfoje menciita, efektive en ĉiu epizodo. Ĝi estas tempo en la somero kiu donas la bazon kaj la eblecon al familioj por ekkoni unu la alian kaj renkontiĝi ĉiu jare en Eŭropo.

Ni parolas pri ŝiaj gepatroj, kaj pri la komencoj de REF, pri vojaĝado por lerni lingvojn, pri ŝia fratino, kiu simile laboras kun lingvoj ĉar estas interpretisto. Ankaŭ pri tio kial ŝi decidis ne eduki denaskulon. Por mi estis aparte interese aŭdi ŝian vidpunkton rilate al la pritaksado de Esperanto en Hungario tra la jaroj, kiaj ŝanĝoj influis kiel oni komprenas, pensas, volas aŭ ne volas lerni Esperanton kaj kiuj estas la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de tiuj eksteraj ŝanĝoj.

Ni komparas notojn pri kiuj tradicioj travivis la pasintajn 40 jarojn, kaj ankoraŭ multe pli.

La projekton helpas ESF (esperantic.org) kaj ni tre dankas la kunlaboradon al ili.

Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör Stela Besenyei-Merger. Innehållet i podden är skapat av Stela Besenyei-Merger och inte av, eller tillsammans med, Poddtoppen.