Hodiaŭ vi povas aŭskulti eksterkonkursajn verkojn de teamano de la INK-konkurso, Ĵenja Amis, kaj de verkisto sub la kaŝnomo de Tamagoĉi de Ŝastenje.

Du el inter tiuj tri verkoj fakte estis komencitaj dum la komunaj verksesioj de INK. Kaj finverkitaj poste. Ĵenja asertas, ke la komuna verkado malblokis ŝin, kaj plursemajna prokrastado ĉesis tiel.

Ĉu vi ankaŭ prokrastas ekverki? Ni konas la senton! Venu kaj faru kelkajn ekzercojn kun ni, Nicola kaj mi atendas vin lastfoje la 12-an de junio, sabate, je la 2a posttagmeze UTC por verki.

Kaj antaŭ tio, okazos literatura babilado de INK, tiu ĉi jam estos la 4a kaj fina babilado. Por ripeti: la 12-an de junio je la 1a UTC, do horon antaŭ nia verksesio, ni gastos en la jutubkanalo de UEA, kie Spomenka Štimec estos nia invitito kun sia eldonisto, Brunetto Casini.

Kiel ĉiam, mi, Stela estos la dommastrino, Nicola Ruggiero, sekretario de la konkurso kaj estrarano de Akademio Literatura de Esperanto demandos ilin.

Do unue ni aŭskultas spertajn verkistojn, inspiriĝas kaj poste ekverkas kune. Simple venu kaj spertu por vi mem.

Bonan aŭskultadon al vi!

Venu literaturumi kun ni la 12-an de junio: https://eventaservo.org/e/INK4

Ĵenja verkoj:  https://www.akademio-literatura.org/arkivoj/2185

La retpaĝo de INK estas: https://www.akademio-literatura.org/ink

Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör Stela Besenyei-Merger. Innehållet i podden är skapat av Stela Besenyei-Merger och inte av, eller tillsammans med, Poddtoppen.