“En mondo kiu ofte estas aŭ/aŭ, estas vere grave memori ke ankaŭ eblas ambaŭ, nek/nek kaj ĉio.” — Sally Goldner (diverseca aktivisto)
Hodiaŭ nia gasto ĉe Radikala Tenero estas Markos Malke. Ri havas kvar idojn de kelkmonata ĝis 16 jaraĝa. Ri rakontas al ni pri la longa vojo malkovri sian identecon kaj kiajn paŝojn ri faris en sia vivo por senti sin agordita ankaŭ ekstere kiel ri sentas sin ene.
Ni parolas pri genraj roloj, elŝrankiĝo, diversaj reagoj de la familio, amikoj kaj kolegoj.
Ri ankaŭ venas de familio kie paroli kaj eduki kun pluraj lingvoj estas la normo. Ri rakontos pri diversaj landoj, translokiĝoj kun diversaĝaj infanoj, edukado en persone elpensita kalendara plurlingva sistemo.
“Kreski kun pluraj lingvoj kaj teni ilin vivaj - ĉu tio eblas? - Jes, tio eblas!” - Rosemary Tracy, *1949, lingvistino kun la ĉeftemo plurlingvismo
Ri ankaŭ kunverkis la Terminaron pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo. Vi trovas ĝin ĉi tie. Ankaŭ ri membras en la Akademio de Esperanto.
Ni babiladas ankaŭ pri kreado de neŭtralaj versioj de lingvoj kiuj nature enhavas multe da genroj kiel la germana kaj la hispana. Kaj iom ankaŭ pri ria nova planlingvo: Dunianto.
Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör
Radikala tenero - feminismaj babiladoj pri la vivo. Innehållet i podden är skapat av Radikala tenero - feminismaj babiladoj pri la vivo och inte av,
eller tillsammans med, Poddtoppen.