En la 46a podkasto de “Radio Esperanto”, registrita la 24an de novembro 2018 en Kaliningrado, post longa paŭzo revenas nia literatura rubriko kun traduko el lingvo, tre malofta en la Esperanta literaturo – temas pri humuraĵo de la tatara verkisto Gajaz Isĥaki. En sia felietono Halina Gorecka rakontas pri la inaŭguro de sinagogo en Kaliningrado, ankaŭ la kutimaj rubriko ĉeestas, inter kiuj estas ankaŭ la muzika rubriko kun plia kanzono de “Amplifiki”.

En ĉi tiu programo:

Enkonduko

Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka

Esperanto-novaĵoj

La Ondo de Esperanto, 2018, №11

La galoŝoj de Gajaz Isĥaki

Domo en Bonn: Kanzono de “Amplifiki” el la ĵus reeldonita albumo Tute ne gravas

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Kantas: “Amplifiki”

Uzitaj referencoj:

Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/

Enhavtabelo de la oktobra Ondo: http://sezonoj.ru/2018/11/ondo-35/

La nova malnova albumo de “Amplifiki”

Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka. Innehållet i podden är skapat av Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka och inte av, eller tillsammans med, Poddtoppen.