La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto”, registritan la 20an de oktobro 2018 en Kaliningrado, komencas nekutime longa enkonduka babilado de Aleksander pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du ĉefparolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina tuj post li rakontas pri la turista inundo en Kaliningrado, kiu gastigis kelkajn matĉojn de la Piedpilka Mondpokalo 2018.
En ĉi tiu programo:
Enkonduko
Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
Esperanto-novaĵoj
La Ondo de Esperanto, 2018, №10
Bonvenon al BET-55
… sed tute ne gravas: Kanzono de “Amplifiki” el la ĵus reeldonita albumo Tute ne gravas
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: “Amplifiki”
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
Enhavtabelo de la oktobra Ondo: http://sezonoj.ru/2018/10/ondo-33/
Podden och tillhörande omslagsbild på den här sidan tillhör Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka. Innehållet i podden är skapat av Aleksander Korĵenkov & Halina Gorecka och inte av, eller tillsammans med, Poddtoppen.